Ofte oni havas memoron pri eventoj okazintaj dum frua junaĝo, sed plej ofte oni ne povas memori la daton; eĉ la sekvencon de la eventoj oni ne povas rekonstrui. La nocio de la tempo kiel sekvenco de eventoj, unu post la alia, venas al ni jaroj post naskiĝo, malgraŭ tio, kion volis kredigi al ni Immanuel Kant. Sed mi povas atribui almenaŭ unu eventon el mia frua vivo al preciza dato. Tiu evento okazis kiam mi estis sesjara.

Estis printempo de 1975. La tuta Norda Vietnamio estis sekvanta freŝajn novaĵojn el la suda parto de la lando. Mia familio, samkiel multaj familioj en la Nordo, havis malgrandan paperan mapon de la Suda Vjetnamio, algluitan al la muro en nia domo. Mi ne scias, de kie la mapo venis al ni, sed mi memoras ke ĝi estis nur kontura mapo, t.e. ĝi enhavis la konturojn de la provincoj de la Sudo sed mankis aliajn geografiajn detalojn kiel riverojn, montojn ktp. Kiel sesjara knabo mi ne havis multajn respondecojn en la domo, sed mi estis taskita pri la tasko de kolorigi la mapon. Ciun tagon, ni kune aŭskultis la radion, kaj ĉiun fojon, kiam mi estis aŭdinta la nomon de iu nove liberigita provinco, mi prenis mian ruĝan krajonon, trovis la provincon en la mapo (mi jam scipovis legi) kaj kolorigis ĝin je la koloro de la revolucio.

Kaj la eventoj estis okazantaj je fulma rapido. "Phan Rang liberigita!" "Vung Tau liberigita!" Mi konscience plenumis la malgrandan taskon, kiun plenkreskuloj konfidis al mi, ne komprenante tamen la historian signifon de la okazantaj eventoj. La ruĝa parto de la mapo kreskis preskaŭ ĉiun tagon.

Unu tagon, ni audis el la radio, ke Sajgono estis liberigita. Kiel kutime, mi prenis mian krajonon kaj komencis kolorigi la parton de la mapo markitan per la vorto "Sajgono". Tiu provinco estis tute malgranda, kaj mi devis koncentriĝi iom, por ke la ruĝa koloro ne transiru ĝian limon.

Mi estis laboranta kiam mia patro diris al mi: – Donu al mi la krajonon!

Mi donis ĝin al li.

Li prenis la krajonon kaj, per grandaj mangestoj, komencis kovri la tutan Delton de Mekongo per la ruĝa koloro. Ne nur Sajgonon, li kolorigis ankaŭ provincojn kiuj devintus resti blankaj! Mi ne komprenis: la radio anoncis nur pri liberigo de Sajgono.

Baldaŭ la mapo estis kolorigita. Mi demandis mian patron: "Kial tiel, paĉjo?"

Li ridetis tenere, sed diris nenion.

La dato estis la 30a de aprilo de 1975.